Quantcast
Channel: 15M Barcelona Internacional » Declaración de principios
Viewing all articles
Browse latest Browse all 4

Deklaro

0
0

Kiuj ni estas ĉe la Barcelona Tendaro?

Ni alvenis tien ĉi propravole kaj libere. Post la manifestacio de la 15a de majo ni decidis resti kune kaj kreski laŭnombre en la batalo por la digno. Ni reprezentas neniun, nek politikan partion nek asocion kaj neniu reprezentas nin.

Kunigas nin la ĝeno pro la necertaj vivoj, pro la homaj malegalecoj, sed ĉefe, kunigas nin alvokiĝo por ŝanĝo. Ni estas tie ĉi ĉar ni deziras novan socion kiu prioritatigu la vivon super iu ajn politika aŭ ekonomia intereso. Ni sentas nin tretitaj de la kapitalisma ekonomio kaj ni nin sentas ekskludataj de la nuna politika reĝimo kiu ne reprezentas nin. Ni celas radikalan ŝanĝon de la socio. Kaj, ĉefe, ni celas ke estu la socio la protagonisto de ĉi tiu transformo.

Ili pensis ke ni dormas. Ili pensis ke ili povus daŭre redukti niajn rajtojn sen trovi nian reziston. Sed ili eraris: ni estas batalantaj – pace, sed persiste – por la vivo kiun ni ĉiuj meritas.

Ni lernis el Kairo, Islando kaj Madrido.

Nun alvenis la tempo por etendi la batalon kaj preni la parolvicon.


Filed under: Declaración de principios, Esperanto

Viewing all articles
Browse latest Browse all 4

Latest Images

Trending Articles





Latest Images